Перевод на эсперанто А. Сарапова
Источник: Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nero Olega. Traduko A. Sarapova. СПб., 1908
- 1. Ĉu ni ne farus bone, fratoj, se ni ekrakontus je l’antikvamaniero la malgajan histofion pri la militiro de Jgorj, filo Svjatoslava?
- 2. Sed ni komencos tiun kanton laŭ la rakontoj de niaj samtempuloj, ne laŭ la elpensado Bojana.
- 3. Bojano la profeta, kiam li volis iun ekkanti, disfluadis per siaj pensoj tra la tuta arbo (anima); li kuradis sube sur tero, kiel griza lupo; kiel blaŭa aglo inter la nuboj.
- 4. Li ekmemoras do la malpacojn de 1’antaŭaj tempoj kaj flugigas tiam dek falkojn al cignaro: jen atingas falko jam cignon, – tiu cigno la unua ekkantas – al la maljuna Jaroslavo, aŭ la brava Mstislavo, kiu morttranĉis Rededjan antaŭ la militistaro kasoĵa, aŭ la bela Romano Svjatoslavido.
- 5. Sed Bajno, fratoj, ne dek falkojn al cignaro flugigas, – li siajn profetajn fingrojn al vivaj kordoj almetas, – kaj ili mem ekglorigas la princojn.
- 6. Ni komencu do, fratoj, nian rakontadon de l’antikva Vladimir gis la nuna Igorj, kiu fortan saĝecon akiris, ĝin per kuraĝo kara akrigis,
- 7. ekpleniĝis de militspirito kaj kondukis siajn bravajn militistojn al la tero de l’Polovecoj por la tero de l’Rusoj.
- 8. Tiam Igorj ekrigardis la helan sunon kaj vidas: lia tuta militistaro estas kovrita per mallumo, venanta de l’suno.
- 9. Kaj diras Igorj al sia anaro.
- 10. „Fratoj kaj anaro! Pli bone – esti mortigita, ol kaptita.
- 11. Ni eksidu do, fratoj, sur niajn rapidajn ĉevalojn kaj ni rigardu la blaŭan Donon!"
- 12. Forte ekdeziris la princo vidi la grandan Donon kaj tiu deziro venkis la timon pro la ĉiela signo.
- 13. „Mi volas, li diras, lancon elrompi ĉe l’fino de l’kampo Poloveca, kun vi, Rusoj. Mi volas, aŭ restigi tie la kapon aŭ trinki el Dono per mia kasko!"
- 14. O Bojano! najtingalo antikva! Se vi, najtingalo, kantus pri tiuj militistoj, – vi ĉirkaŭsaltus la pensan arbon, vi ekflugus en spirito al ia nuboj, vi kunigus kune la estanton kaj estinton, vi kuregus laŭ Trojana vojo tra kampoj sur montojn.
- 15. Vi kantus tian kanton al Igorj, nepo Olega:
- 16. „Ne la ventego peladas la falkojn tra vastaj kampoj, – monedaroj kuradas al Dono la granda!…
- 17. Aŭ, eble, vi tiel kantus, ho profeta Bojano, Velesa nepo:
- 18. „Ĉevaloj blekas trans la Sula, sonoras la gloro en Kievo, trumpetas la trumpetoj en Novogrado.Staras la standardoj en Putivlo! Igorj atendas la karan fraton Vsevolod.
- 19. Kai diras al li la buj-tur Vsevolod:
- 20. „Unu fraton mi havas, unu solan helan lumon, vin, Jgorj! Ambaŭ ni estas Svjatoslavidoj!
- 21. Ekselu do, frato mia, viajn rapidajn ĉevalojn,
- 22. kaj la miaj estas pretaj por vi, jam selitai ankoraŭ apud Kursko!
- 23. Miaj Kurskanoj – herooj, bone konataj al vi: ĉe trumpetoj – vinditaj, en la kaskoj – vartitaj, per ponardegoj nutritaj:
- 24. la vojon kaj kavegon ili konas ja bone, ili streĉis jam la pafarkojn, malfermis la sagujojn, akrigis la glavojn
- 25. ili mem saltas, kiel grizaj lupoj tra la kampo: ili serĉas por si mem honoron, kaj por la princo gloron!"
- 26. Tiam metis Igorj princo la piedojn en la orajn ingojn kaj ekrajdis tra la vasta kampo.
- 27. La suno mallumiĝa baradis al li la vojon,
- 28. kaj la nokto, per fulmotondro ĝemante ekvekis la birdojn; pro fajfado de l’bestoj ili kunflugis amase.
- 29. Ekkriis Divo supre sur arbo kaj ordonas, ke oni lin aŭdu – al la fremda lando, al Volga kaj Ĉemaro kaj Ĉesula, kaj Suroĵo kaj Korsuno kaj al vi, ŝtipo tmotorakanja.
- 30. Kaj la Polovecoj sur la netrairitaj vojoj ekkuris al Dono la granda. Krakadas iliaj veturiloj mezrokte, kvazaŭ cignoj disflugintaj. Jgorj al Dono kondukas la militistaron…
- 31. Kaj jam lia venonta malsukceso preparas la manĝon por la birdoj sur la kverkoj; la lupoj en la kavegoj antaŭblekas la minacan malfeliĉon; la agloj, klektante, vokas la bestojn al la ostoj; la vulpoj bojas al la purpuraj ŝildoj.
- 32. – Ho, rusa lando! Ci estas jam trans la monto!..
- 33. Longe daŭras la nokto.
- 34. Matenruĝon oni ne vidas: nebulo kovras la kampojn,
- 35. eksilentis la najtingalaj kantoj, kaj la monedoj ekkrias.
- 36. Bravaj rusoj trabaras la vastajn kampojn per purpuraj ŝildoj: ili ja serĉas por si mem honoron kaj por la princo gloron.
- 37. De frumatene vendredon la rusoj eltredis (disbatis) malpian militistaron polovecan, kaj kvazaŭ sagoj, disrajdante sur la kampo, forrajdigis la belajn fraŭlinojn polovecajn kaj kun ili orajn ornamaĵojn, tapiŝojn orteksitajn kaj multekostajn ŝtofojn velurajn,
- 38. el la manteloj „japonĉoj", ledaj vestoj kaj ĉiuspecaj ornamvestaĵoj polovecaj oni tuj ekkonstruis la pontojn tra la marĉoj kaj kotaj lokoj.
- 39. Purpura standardo, blanka horugvo, purpurkolora „ĉolko", arĝenta ponardego – por la brava Svjatoslavido!
- 40. Dormetas en la kampo idoj de Olega brava nesto. Malproksimen ili transflugis…
- 41. Sed naskiĝis ja ili ne por perei de falko aŭ akcipitro, aŭ de ci, nigra korvo, idolista Polovcano!
- 42. Kuras, kiel griza lupo, Gzako, kaj Konĉako laŭ liaj postsignoj sin direktas al Dono la granda.
- 43. La morgaŭan tagon, frue-fruege, sangkolora matenruĝo la lumon anoncas.
- 44. Nigraj nuboj venas de la maro, volas kovri kvar sunojn; kaj en la nuboj tremas blaŭaj fulmoj:
- 45. forte ekfondros baldaŭ, kaj sendos la sagojn la pluvego de Dono la granda.
- 46. Tie elrompos la rusoj la ponardegojn, tie ili malakrigos la glavojn kontraŭ la kaskoj polovecaj, ĉe la Kajala-rivero ĉe Dono la granda.
- 47. Ho rusa lando jam ci estas trans la monto!
- 48. Jen la ventoj, Stribogaj, nepoj, blovigas jam sagojn de l’maro al la brava Igorja militistaro.
- 49. Ĝemas la tero, malklare fluas la riveroj, kovras la polvo la kampojn,
- 50. parolas… la standaroj… La polovecoj venas de Dono kaj de l’maro,
- 51. kaj deĉiuflanke ili jam ĉirkaŭas la rusan militistaron.
- 52. La diablidoj per siaj krioj la kampojn plenigis, kaj la bravaj Rusoj – per purpuraj ŝildoj.
- 53. „Jar-tur" (Flambovo) Vsevolod, jen vi staras en batalo, disjetas la sagojn al la malamikoj, tondrigas la ŝtalajn glavojn je iliaj kaskoj.
- 54. Kie la brava bovo trarajdas, per sia ora kasko briligante, tie jam kuŝas malpiaj kapoj polovecaj,
- 55. tie estas disfenditaj per akraj glavoj la kaskoj ovaraj – kaj vi tion faris, „jar-tur" Vsevolod!
- 56. Ĉu timigos ia vundo, fratoj, tiun, kiu forgesis ĉiun honoron kaj vivon, sian urbon Ĉernigov, kaj la oran patran tronon, kaj la kutimajn ĉarmojn de sia kara amatino, la bela Glébovna!
- 57. Estis aĝoj Trojanaj, pasis jaroj Jaroslavaj, estis militiroj Olegaj, de Olego Svjatoslavido:
- 58. tiu Olego torĝadis malpacojn kaj dissemadis sagojn tra la tero.
- 59. Li metas la piedon en oran ingon, ĉe la urbo Tmutorokanj,
- 60. – kaj al la sono de lia elvoko atentis la granda Jaroslava
- 61. filo – Vsevolodo; sed Vladimir ĉiutage ŝtopadis al si la orelojn en Ĉernigov;
- 62. Borison Vjaĉeslavidon la gloro alkondukis al la juĝo kaj sur verdan malgajan herbejon ĝi kuŝigis, pro la ofendo Olega, la bravan kaj junan princon.
- 63. De tiu sama malgaja herbejo Jaropolko ordonis forpreni sian patron (Izjaslavon) sur la ugraj ĉevaloj al la sankta Sofio, en Kievon.
- 64. Tiam en la tempoj de Olego Gorislavido dissemiĝis kaj kreskis la malpaco; pereadis la vivo de Daĵdboga nepo; pro la princaj malpacoj malpliiĝis la aĝoj de l’homoj.
- 65. Tiam en la rusa lando malofte vokadis la plugistoj sed ofle grakadis la korvoj, dividante inter si la kadavrojn, kaj la monedoj inter si paroladis: ili volis ekflugi por manĝi.
- 66. Tio estis dum tiamaj bataloj kaj tiamaj militoj, sed pri tiela batalo oni ankoraŭ ne aŭdis…De tagiĝo ĝis vespero, de vespero ĝis la suna lumo flugadas sagoj akregaj, tondras la glavoj ĉe la kaskoj, krakas la ŝtalaj lancoj
- 67. en la kampo nekonata, meze de l’lando Poloveca. La nigra tero sub la hufoj por ostoj estis semita, per sango verŝita, – ĉagrenon oni rikoltis por la rusa lando.
- 68. Kio bruadas, kio sonoradas
- 69. tiel frue, antaŭ ĉielruĝo?.. Igorj kondukas sian anaron; li do kompatas sian karan fraton Vsevolod.
- 70. Oni batalis unu tagon, oni batalis la duan, kaj la trian je tagmezo falis la standardoj de Igorj.
- 71. Tie la fratoj disiĝis, ĉe bordo de l’rapida Kajala;
- 72. ne sufiĉe oni havis tie da sanga vino.
- 73. Tie finis la festenon la bravaj rusoj: morttrinkigis la svatistojn, kaj ili mem falis por la lando rusa.
- 74. Fleksiĝas la herbo pro kompato, kaj la arbo pro ĉagreno al la tero kliniĝas.
- 75. Jen, fratoj, malgaja tempo venis, jam nian forton la dezerto kaŝis.
- 76. Aperis Ofendo meze de l’fortaj nepoj Daĵbogaj: eniris la Virguline la landon Trojanan, ekplaŭdis per cignaj flugiloj sur la blaŭa rnaro, kaj plaŭdante ĉe Dono, memorigis pri la riĉaj tempoj.Sed pro iliaj malkonsentoj
- 77. pereigas la princojn la malpiuloj. Frato diris al frato: „tio estas la mia, kaj tio ĉi same!“ – Komencis la princoj pri la malgrandaj aferoj diri „tio estas granda“, kaj fari malpacon unu kontraŭ alia.
- 78. Kaj la malpiuloj de ĉiuj flankoj landon Rusan alkuradis kaj venkadis.
- 79. Ho, malproksimen enflugis nia falko, pelante la birdojn al la maro!
- 80. – Kaj la Igorja brava anaro ne estas revivigota!
- 81. Post ĝi ekploregis Karina.Kaj Ĵela ekkuris tra la Rusa lando,
- 82. disportante al la homoj la funebrajn cindrojn en flamanta korno. La rusaj virinoj ekploris dirante:
- 83. Ni ne havos plu niajn karajn edzojn, nek per la pensoj nek per deziroj, nek per okuloj ilin ni vidos, kaj la oron – arĝenton plu ne amasigos!"
- 84. Ekgemis, fratoj, Kiev pro ĉagreno, kaj Ĉernigov pro mizero;
- 85. sopirado disverŝiĝis tra la rusa lando; malĝojo profunda fluas meze de l’tero rusa.
- 86. Kaj la princoj kontraŭ si mem malpacojn forĝadis
- 87. kaj la malpiaj polovecoj, venke alrajdante en la Rusan landon, prenadis depagon po unu „belo" de ĉiu korto.
- 88. Tiuj du bravaj Svjatoslavidoj, Igorj kaj Vsevolod, denove vekis la Malveron, kiun dormigi patro ilia, Svjatoslavo timiga, granda princo kieva,
- 89. li estis, kiel fulmotondro, detruante per sia forta anaro kaj ŝtalaj glavoj; distredis montetojn kaj kavegojn, malklarigis riverojn kaj lagojn, sekigis torentojn kaj marĉojn, kaj la malpian Kobjakon de l’kurba marbordo el la fera granda militistaro poloveca, kiel ventturnon forportis (eltiris). Kaj falis Kobjako en la urbo Kievo, en la palaco Svjatoslava.
- 90. Jen la Germanoj kaj Venecianoj jen la Grekoj kaj Moravoj kantas gloron al Svjatoslavo, sed princon Igorj riproĉas, kial li dronigis ricaĵojn funde de Kajalo, rivero Peloveca, rusan oron ĝin enŝutinte.
- 91. Tie Igorj – princo la oran selon forlasis kaj selon de kaptito suriris.
- 92. Malĝojo, plenigis la urbojn kaj la ĝojo malpliiĝis.
- 93. Kaj Svjatoslavo konfuzan songon vidis
- 94. en Kievo, sur la montoj, tiun nokton. „De vespero, diris li (al siaj bojaroj) oni vestadis min per nigra kovrilo, sur lito tabula;
- 95. oni ĉerpadis por mi blaŭan vinon, kun veneno miksitan,
- 96. oni ŝutadis sur min grandpecajn perlojn el la malplenaj sagujoj de l’malpiaj polovecoj
- 97. kaj oni dorlotadis min. Estas la tabuloj jam sen pinjono sur mia palaco ortegmenta.
- 98. Kaj la tutan nokton de vespero kriadis fumkoloraj korvoj;
- 99. ĉe Plesnsko en la fosaĵo estis densa arbaro; la Kianoj jam alpaŝis al la blaŭa maro“.
- 100. Kaj diras la bojaroj al la princo:
- 101. „Jam, princo, ĉagreno animon ekkaptis…
- 102. Ĉar du falkoj deflugis de l’patra ora trono, por serĉi la urbon Tmutorakanj, aŭ, eble, trinki per kasko el Dono; jam la glavoj de l’malpiuloj forhakis al la falkoj flugilojn, kaj ili mem estas en ferajn katenojn metitaj".
- 103. Mallume estis la trian tagon: du sunoj mallumiĝis, ambaŭ purpuraj kolonoj estingiĝis, kaj kun ili ankaŭ du junaj lunoj – Olego kaj Svjatoslavo – per mallumo kovriĝis, kaj en la maro subakviĝis, kaj tio treege la ĥanon kuraĝigis.
- 104. Ĉe la rivero Kajala jam la mallumo kovris la lumon,
- 105. kaj tra la rusa lando etendiĝis la polovecoj, kvazaŭ linka nesto.
- 106. Jam mallaŭdo superas la laŭdon,
- 107. jam en ĝeno estas nia libereco;
- 108. jam enflugis Divo teron.
- 109. Jen ekkantis gotaj belaj virgulinoj, ĉe bordo de l’blaŭa maro, sonorigante la rusan oron; ili kantas la tempojn de Buso, ili revas pri la venĝo Ŝarokanja.
- 110. Kaj ni, via anaro, jam estas sen gajeco!
- 111. Tiam la granda Svjatoslavo faligis orajn parolojn, kun larmoj miksitajn, kaj diris:
- 112. Ho miaj filoj Igorj kaj Vsevolodo! Frue vi komencis detrui per glavoj la landon polovecan kaj serĉi por si tie gloron… Sed ne kun honoro vi venkis, ĉar ne pro honoro vi malpian sangon verŝigis.
- 113. Viaj bravaj koroj – el forta ŝtalo forĝitaj kaj en kuraĝeco provitaj,
- 114. sed kion do vi faris al mia arĝenta grizaĵo!
- 115. Jam mi ne vidas la potencon de l’forta kaj riĉa kaj anaregon havanta, frato mia Jaroslavo, kun Ĉernigovaj batalantoj, kun Mogutoj, kaj Tatraaoj, kun Ŝelbiroj kaj Topĉanoj, kaj Revutoj kaj Olberoj: ili sen ŝildoj, per solaj tranĉiloj kaj krioj militistaron venkadis, sonorigante prapatran gloron.
- 116. Sed vi diris: Ni ekmilitu solaj, estontan gloron ni mem ekkaptos, kaj la estintan inter ni nur dividos.
- 117. Kaj ĉu ne povas, fratoj, maljunulo juniĝi?
- 118. Falko, plumaron ŝanĝinta, forte la birdojn forpelas; li ne lasas ofendi sian neston!
- 119. Sed ho ve, la princoj al mi ne helpas
- 120. aliaj tempoj alvenis.
- 121. Ĉe Rimo oni krias sub la glavoj polovecaj, kaj Volodimir – sub la vundoj;
- 122. ĉagrenon kaj malĝojon havas filo Gleba!
- 123. Granda princo Vsevolod! Ne en pensoj nur vi povas alflugi de malproksime, por defendi la patran oran tronon.
- 124. Vi povas la Volga’n per remiloj disŝprucigi kaj la Donon per kaskoj elĉerpi.
- 125. Se vi ĉi tie estus, oni havus kaptitinon por nogato kaj kaptiton por rezano.
- 126. Ĉar vi povas sur la seka tero pafadi per vivantaj mempafiloj, per la bravai filoj de Glebo.
- 127. Vi bravaj Rjurik kaj Davido!Ĉu vi ne naĝadis en sango, kun viaj kaskoj orumitaj?
- 128. Ĉu ne via brava anaro blekegas, kiel bovoj vunditaj per akraj glavoj en kampo nekonata?
- 129. Metu viajn piedojn, landestroj, en la orajn ingojn, pro la ofendo de l’nuna tempo, pro la lando Rusa, pro la vundoj de Igorj, brava Svjatosiavido!
- 130. Gáliĉa Multopensa Jaroslavo Alte vi sidas sur via orforĝita trono, vi subtenas la Ugorajn montojn per via fera militistaro, barinte la vojon al la reĝo, ne lasinte Dunaon, ĵetante pezaĵojn t<…> armante la ŝipojn ĝis Dunaon
- 131. montondro fluadas tra la <…> malfermas al Kievo <…>degon, vi pafadas de la trono al sultanoj trans la lim<…>.
- 132. Ekpafu do, landestro, Konĉak<…> pian sklavon pro la lando rusa <…> vundoj de Igorj, brava Svjatoslav
- 133. Kaj vi, bravaj Romano k
slavo! Kuraĝa penso ins<…> al faroj. - 134. Alten vi ekflugas pro<…> kiel falko, etendanta la flug<…> aero, volante kuraĝe venki la <…>
- 135. Vi havas la ferajn armaĵojn <…>najn kaskojn.Ili tremigis jam teron kaj <…> landojn:Ĥananoj, Litvoj, Jatvjago
remela kaj Polovecoj siajn <…> teren ĵetis kaj siajn kapojn ki<…> tiujn glavojn ŝtalajn. - 136. Sed jam <…> Igorj, suna lumo malpiiĝis, kaj <…> ne por bona signo sian foliaron <…>
- 137. Ĉe Roso kaj ĉe Sulo urbojn d<…>Kaj Igorja brava anaro ne e<…> vivigota!
- 138. Dono krias vian nomo <… prin>co, kaj advokas princojn por la <…>
- 139. Olegidoj, bravaj princoj, estas <…> por milito…
- 140. Ho Ingvaru, kaj Vsevolodo, <…> tri Mstislavidoj, ne el <…> nesto sesflugiluloj! – Ne per <…> vi akiris potencon de l’sorto!
- 141. Por kio vi havas orajn kasko
laĥajn lancojn kaj ŝildojn? - 142. Ek<…> vojon sur kampo per viaj akraj <…> pro la lando Rusa, pro la vu<…> Igorj, brava Svjatoslavido.
- 143. Jam Sula ne fluas per arĝent<…>toj al la urbo Perejaslavla, sed tra marĉon fluas al tiuj minacaj <…> kanoj sub la krioj de l’malpiul
- 144. Izjaslavo filo de Vasilko, ek<…> per siaj akraj glavoj ĉe la litv<…>koj; li forrabis la gloron de <…> Vseslavo, kaj li mem sub purpura<…> doj sur sanga herbo per litvaj glavoj mortigita estas kaj li kaptis ĝin (tiun gloron) sur sian mortliton
- 145. kaj diris:
- 146. „Vian anaron, princo, la birdoj per flugiloj kovris kaj la bestoj sangon iekis"!
- 147. Ne estis tie (kun Izjaslavo) nek frato Brjaĉislaro, nek alia Vsevolodo: sola li ellasis perlan animon de l’brava korpo tra oran kolringon.
- 148. –Malĝojiĝis la voĉoj, malpliiĝis la gajeco, trumpetoj trumpetas en Gorodno.
- 149. Jaroslavo kaj ĉiuj nepoj de Vseslavo! Malsuprenigu do viajn standardojn, kaŝu viajn glavojn difektitajn.
- 150. Jam vi elsaltis de l’ava ĝloro.
- 151. Vi ja per viaj malpacoj komencis altiri la malpiulojn (litvojn) en rusan landon, heredaĵon Vseslavan.
- 152. Tien envenis superforto de l’lando Poloveca.Je l’sepa aĝo Troja
- 153. eklotis Vseslavo pri la virgulino amato.
- 154. Kunpremis li per kruroj la ĉevalon, eksaltis al la urbo Kievo kaj altuŝis per la lanco la oran tronon Kievan.
- 155. Kaj de tie, de la Blanka urbo, li forsaltis la sovaĝa besto – sin kaŝinte en nebulo…
- 156. Je l’mateno li ekspronis la ĉevalon, malfermis la pordegon de Novogrado (la Granda), disbatante la gloron Jaroslavan,
- 157. kaj ekkuregis, kiel lupo, al la Nemiga de l’Dudutki.Ĉe Nemiga ne la garbojn oni dissternas, sed kapojn oni draŝas per ŝtataj draŝiloj, sur la draŝejon oni metas la vivon, la animon de l’korpo disigante.
- 158. Sangaj bordoj de Nemiga ne per bono (greno) estis semitaj; ili estis semitaj per la ostoj de l’rusidoj.
- 159. Vseslavo princo la popolon juĝadis, al la princoj urbojn destinadis, kaj li mem nokte, kiel lupo, kuregadis.El Kievo li antaŭ la koka kriado alkuradis Tmutorakanjon, kiel lupo, li la grandan Ĥorson aptaŭkuregis.
- 160. Al li en Polocko oni sonoradis por frumatena diservo ĉe Sankta Sofio, kaj tiun sonoradon en Kievo aŭdadis.
- 161. Profetan animon li havis en brava korpo, sed tamen ofte mizerojn suferis.
- 162. Pri li la profeta Bojano saĝa alkanton diris:
- 163. „Nek ruzulo, nek rapidfarulo, nek birdsuperulo – la juĝon Dian neniu evitos!
- 164. Ho! ĝemadas la rusa lando, rememoriĝante la antaŭan tempon kaj la antaŭajn princojn!
- 165. La antikvan Vlarimiron ne eble estis deteni ĉe l’ Kievai montoj!
- 166. El liaj standardoj nun unujn prenis Rjurik, aliajn –Davido, kaj dise flugadas iliaj standardoj.
- 167. Lancoj siblas
- 168. ĉe Dunao.Jaroslavna voĉo aŭdiĝas, Kukolo nekonata frumatene krias:
- 169. „Mi ekflugos, diras, mi – kukolo, laŭ Dunao,
- 170. trempos kastoran manikon en Kajal-rivero,
- 171. mi viŝos al la princo liajn sangajn vundojn sur la forta korpo".
- 172. Jaroslavno frue ploras en Putivlo, ĉe la muro, dirante:
- 173. „Ho vento, vento! Kial potenculo, ci fortege blovas?
- 174. Kial alpelas la ĥanajn arkistojn sur ĉiaj malpezaj flugiloj al la anaro de mia edzo kara?
- 175. Cu – ne vaste blovi supre, sub la nuboj movante vartante la ŝipojn sur la blaŭamaro?
- 176. Kial do, potenculo, mian gajecon laŭ stiparo disblovigis?
- 177. Jaroslavno frue ploras en Putivlo-urbo, ĉe la muro, dirante:
- 178. „Ho Dnepro Slovutido! Ci trabatis la ŝtonajn montojn en la lando poloveca,
- 179. ci portadis sur si la „nosadojn“ (ŝipojn) Svjatoslavajn ĝis la milltistoj Kobjakaj,
- 180. Revenigu do, potenculo, mian edzon al mi, por ke mi frue larmojn al li maron ne sendu!
- 181. Jaroslavno frueploras en Putivlo, ĉe la muro, dirante:
- 182. „Hela, trifoje hela suno! Por ĉiuj ci estas varma kaj bela…
- 183. Kial ci, potenculo, ĵetadis varmegajn ciajn radiojn alanaro edza?Sur la kampo senakva la soifo ne lasis pafarki iliajn sagujojn la ĉagreno fermis!
- 184. Ekondiĝis la maro je noktmezo; viĝas tromboj tra nebuloj. Al Igorj-princo. Dio montras la vojon el la lando Poloveca al la lando Rusa, al la patra ora trono.
- 185. Estingiĝis vespera ĉielruĝo, Igorj dormas, Igorj maldormas, Igorj per pensoj kampojn mezuras de l’gran da Dono ĝis la malgranda Doneco.
- 186. Preta – la ĉevalo de noktmezo… Ovluro ekfajfis trans la rivero; li igas la princon kompreni.Igorj-princo ne estas plu kaptito.
- 187. Li ekkriis. Eksonegis la tero, ekbruis la herbo, ekmoviĝis la tendaro Poloveca…
- 188. Kaj Igorj-princo eksaltis, kiel ermeno, al la kanaro kaj eknaĝis, kiel blankanaso, laŭakve.
- 189. Ekrajdis rapidan ĉevalon, desaltis, kiel lupo nudpieda,
- 190. ekkuregis al la herbejo Doneca kaj ekflugis, kiel falko, tra nebuloj, mortigante anserojn kaj cignojn por la manĝo matena, kaj taga, kaj vespera.
- 191. Dume Igorj, kiel falko, flugis, – Ovluro, kiel lupo, kuregis, ekskuante malvarman roson; eliacigis ili siajn ĉevalojn rapidajn.
- 192. La Doneco (rivero) diris:
- 193. „Princo Igorj, al vi estu granda gloro, al Konĉako – malamo kaj al la rusa tero – gajeco!
- 194. „Igorj diras:
- 195. „Ho Doneco! granja gloro estu ai ci, ĉar ci portadis la princon sur la ondoj; ci sternadis al li verdan herbon sur ciaj arĝentaj bordoj, ci vestadis lin per vannaj nebuloj sub la ombro de verda arbo;
- 196. ci gardadis lin, kiel blankanason sur la akvo; kiel mevon, – sur fluetoj; kiel nigranason en la ventoj.
- 197. „Ne tia estis, oni diras, la rivero Stugna ne mltakvan fluon havante, aliajn riveretojn englutinte, – ĝi faris torentojn ĉe l’arbetoj, kaj la junulon-princon Rostislavon por ĉiam enfermis ĉe malumaj bordoj de Dnepro.
- 198. Priploras la patrino Rostislava la junulon-princon Rostislavon.
- 199. Ekmalĝojis la floroj pro bedaŭro kaj la arbo kun ĉagreno al la tero kliniĝas.
- 200. Ne la pigoj tiel kriadas: laŭ postsignoj de Igorj Gza kun Konĉako rajdadas.
- 201. Tiam la korvoj ne grakis, la monedoj eksilentis, la pigoj ne kriis,
- 202. sole – rampaj pegoj rampadis. La pegoj per siaj frapoj la vojon al rivero montras najtingaloj per gajaj kantoj la lumon anoncas.
- 203. Diras Gza al Konĉako:
- 204. „Se la falko al la nesto flugas, – la falkidon ni per niaj oritaj sagoj mortpafos.
- 205. Respondas Konĉako al Gza:
- 206. „Se la falko al la nesto flugas, la falkidon ni metos en la retojn de bela virgulino.
- 207. Kaj diras Gza al Konĉako:
- 208. „Se ni lin metos en la retojn de bela virgulino, – ne restos al ni, nek la falkido, nek la bela virgulino, kaj tiam la birdoj nin ekbatos en la kampo poloveca".
- 209. Diris Bojano de la tempo Svjatoslava, li de ĝi estis kantisto kaj de l’antikvaj tempoj, – Jaroslava kaj Olega: Princo!
- 210. Malfacile estas al la kapo sen ŝultroj, sed same malbone – al la korpo – sen kapo, – al la rusa lando – sen Igorj.
- 211. Suno lumas en ĉielo, Igorj-princo – en la rusa lando
- 212. – La virgulinoj kantas ĉe Dunao, sonas la kantoj trans la maron ĝis Kievo.
- 213. Igorj iras laŭ Boriĉevo al la Sankta Dipatrino Pirogoŝĉa.
- 214. Ĝojaj estas la landoj, gajaj la urboj.
- 215. Kantinte la princojn antikvajn, ni ekkantos al la nunaj:
- 216. „Gloro estu al Igorj Svjatoslavido, al Buj-turo (brava bovo) Vsevolodo, al Vladimir Igorido!
- 217. Vivu la princoj kaj anaro, batalantaj por la kristanoj kontraŭ la malpiaj militistoj!
- 218. Gloro estu al la princoj kaj anaro! Amen.
Ссылка
Если вы используете корпус в научной работе, пожалуйста, сошлитесь на эту публикацию:
Орехов Б. В. Параллельный корпус переводов «Слова о полку Игореве»: итоги и перспективы // Национальный корпус русского языка: 2006—2008. Новые результаты и перспективы. — СПб.: Нестор-История, 2009. — С. 462—473.